Tutlanda E-simpozio, Gherla, 2026- belaj memoroj

Inter la 9-a kaj 11-a de octobro 2026, en Gherla, distrikto Klujxo, Rumanio, okazis Simpozio de Esperanto lingvo. Partoprenis dudek kvin personoj: dudek du esperantistoj el Rumanio, du el Hungario kaj unu el Francio.

La programo estis vasta kun multaj prelegoj interesaj, kun debatoj, konversacia rondo, promeno en la parko de la urbo kaj ankaŭ bona manĝaĵo. Dum la paŭzoj ni kafumis, ekkonis unu la aliajn, interŝanĝis opiniojn.

La prelegoj kaj la diskutoj donis al la partoprenantoj la ŝancon dividi konojn, spertojn kaj perspektivojn. Mi aprezis la varman kaj amikan etoson, en kiu ĉiu renkontiĝo iĝas loko por lernado kaj spirita proksimeco.

Estis bela sperto, bela renkontiĝo en kiu lingvo, kulturo kaj amikeco kreis pontojn inter homoj el diversaj regionoj kaj malsamaj kulturoj.

Ankoraŭ unu foje mi malkovris ke Esperanto estas pli ol internacia lingvo. Estas idealo de komunikado, de reciproka respekto kaj kompreno inter homoj. En la mondo kie lingva diverseco reprezentas kaj riĉecon kaj defion, Esperanto memorigas al ni, ke dialogo kaj alproksimiĝo al la aliaj estas esencaj.

Fakte, la vera valoro de iu lingvo ne estas nur en ĝiaj vortoj, sed ankaŭ en ĝia kapablo proksimigi la homojn. Kaj Esperanto oferas al ni ĝuste ĉi tiun eblecon: transformi la diversecon en ŝanco por kono, respekto kaj solidareco.

Kion plej impresis min estis la sento de aparteno al la komunumo unuigita per komuna ideo: ke homoj povas kompreni unu al la alia trans limoj, naciecoj kaj kulturaj diferencoj.

Mi foriris kun belaj memoroj kaj la konvinko, ke Esperanto daŭre ludas gravan rolon en la antaŭenigo de interkultura dialogo kaj amikeco inter popoloj.

Kiel konkludo: mi finis ĉi tiun sperton kun ĝojo de bela renkontiĝo, kun novaj ideoj kaj kun la deziro daŭre lerni kaj partopreni en tiaj agadoj; mi oipinias ke la simpozio estis ne nur agado por informoj, sed ankaŭ vera renkontiĝo de valoroj kaj deziro al scio; krom la informoj, kiujn mi akiris, mi havis la ŝancon fari novajn amikojn kaj ankaŭ plifortigi la rilatojn kun homoj, kiuj dividas la samajn zorgojn kaj interesojn.

 

Mariana Berariu, EAR- komitatano, Gherla

 

 

 

 

 

 

.